Aŭstralia Esperanto-Asocio
Aŭstralia Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA | ||
Komenco | 1911 vd | |
Lando(j) | Aŭstralio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) estas nacia organizo, kio antaŭenigas la internacian planlingvon Esperanto en Aŭstralio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Aŭstralia Esperanto-Asocio estis fondita en oktobro 1911, dum la unua aŭstralia kongreso, kion ĉeestis 53 esperantistoj. En 1976 AEA gastigis la unuan Pacifikan Kongreson de Esperanto, en Melburno. Tion ĉeestis 190 homoj, 51 eksterlandaj. En 1988 ĝi gastigis la 4-an Pacifikan Kongreson en Brisbano, kun 204 ĉeestantoj, 76 eksterlandaj.
En 1997 la 82-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Adelajdo. Proksimume mil esperantistoj el 54 landoj partoprenis, 820 el ili eleksterlande.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]Ligiloj kun aliaj Esperanto-asocioj
[redakti | redakti fonton]AEA estas ligita al la Universala Esperanto-Asocio (UEA), la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj al provincaj kaj urbaj Esperanto-organizoj, inkluzive de la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio, Esperanto en Sudaŭstralio kaj Melburna Esperanto-Asocio.
AEA eldonas en sia retejo liston de lokaj Esperanto-kluboj kaj -organizoj en Aŭstralio. Lokaj Esperanto-grupoj ekzistas en Sidnejo, Melburno, Adelajdo, Brisbano, Hobarto, Perto, Kanbero, Toowoomba (Kvinslando), Manlio (Novsudkimrio), Novkastelo (Novsudkimrio), Torquay (Viktorio), kaj Centra Marbordo (Novsudkimrio).
Estraro
[redakti | redakti fonton]La nuna estraro estas[1]:
- Prezidanto: Sandor Horvath
- Vicprezidanto: Jonathan Cooper
- Kasisto: Heather Heldzingen
- Sekretario: Joanne Johns
- Komitatanoj: Indrani Beharry-Lall, Terry Manley
Agadoj
[redakti | redakti fonton]Kongreso kaj Somerlernejo
[redakti | redakti fonton]AEA organizas nacian kongreson kaj kursaron ĉiujare, kutime en januaro, kun prelegoj, laborsesioj, artaj prezentoj, ekskursoj kaj klasoj pri la lingvo por komencantoj kaj progresantoj. En marto 2016, AEA kaj la Esperantaj asocioj de Indonezio kaj Nov-Zelando okazigis tri-nacian kongreson en Bandungo, Indonezio, la loko de la historia Azio-Afrika Konferenco de 1955.
Komunikado
[redakti | redakti fonton]La oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio estas Esperanto sub la Suda Kruco (ESK). ESK estas havebla kaj presite kaj en elektronika (PDF) formato, kaj estas sendata trimonate al ĉiu membro de ambaŭ asocioj.
Esperanto-TV estas altkvalita Interreta Protokolo Televido (IPTV) servo, bazita en Sidnejo, kio dissendas enhavon tutmonde ekskluzive en Esperanto. Ĝi povas esti vidata per komputilo, Android poŝtelefono, iPhone, iPad kaj (en Usono, Kanado, Britio kaj Irlando) per "tradicia televido" (tra Roku). Esperanto-TV estas subtenata de la Aŭstralia Esperanto-Asocio.
Programo de novaĵoj, intervjuoj kaj kantoj en Esperanto estas elsendata dum unu horo ĉiun lundon je 1ptm de Melburno etna komunuma radiostacio 3ZZZ, per 92,3 FM. Programoj ankaŭ estas haveblaj kiel podkastoj per la retejo de Melburna Esperanto-Asocio.
Instruado
[redakti | redakti fonton]AEA havas siajn proprajn korespondajn kursojn por Esperanto. Kursoj estas haveblaj je pluraj niveloj, de komencanta al sperta. Kursoj estas relative malmultekostaj, kaj inkluzivas lernolibrojn, vortarojn, KD-ojn kaj privatajn instruistojn.
AEA administras oficialan ekzamensistemon, por oficiale kontroli kaj atesti lingvan scipovon de Esperanto. La sistemo konsistas el 3 apartaj ekzamenoj: Elementa, Supera kaj Klereca. Sukcese fini unu el tiuj ekzamenoj estas kelkfoje antaŭkondiĉo por ricevi stipendiojn, aŭ eniri specifajn kursojn. La oficialaj ekzamenoj de AEA estas disponeblaj al ĉiuj dum la jara kongreso kaj somerkursaro, kaj dum la jaro per specialaj reprezentantoj en diversaj lokaj Esperanto-organizoj tra la lando. La tuta ekzamensistemon estras la Ĉefekzamenisto - nuntempe Trevor Steele, Esperanto-aŭtoro, kaj membro de la Akademio de Esperanto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperanto sub la Suda Kruco, p. 31
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aŭstralia Esperanto-Asocio esperante
- Esperanto-TV Arkivigite je 2015-09-17 per Archive.today
- Melburna Esperanto-Asocio
|